Rjokano (gastejo)

Ĉambro en Tamatsukuri Onsen
Vestiblo en rjokano

Rjokano (旅館, alilingve ankaŭ Ryokan) estas speco de tradicia japana gastejo kiu tipe havas tatamojn en ĉambroj, komunan banujon kaj aliajn publikajn spacojn kie vizitantoj povas surmeti malpezan vestaĵon, nomatan yukata dum ili parolas kun la posedanto.[1] Rjokanoj[2] ekzistas ekde la 8-a jarcento K.E. (A.D.). La plej malnova rjokano en la mondo nomiĝas Nishiyama Onsen Keiunkan. Alia malnova rjokano nomiĝas Hōshi Ryokan.

Rjokanoj estas malfacile troveblaj en Tokio kaj aliaj grandaj urboj, ĉar multaj estas kutime multe pli multekostaj kompare al modernaj gastejoj kaj hoteloj. Kiel aliloke en la mondo, hoteloj fariĝis normo ankaŭ en la japana turismo. Tradicia rjokano pli ofte troveblas en pitoreskaj kamparaj areoj. Nuntempe multaj rjokanoj estis renovigitaj laŭ la originala stilo, precipe fare de ferioĉenoj kiel Hoshino Resorts, kies unua rjokano jam malfermis en en 1914 en la urbo Karuizawa, populara feriejo por la loĝantoj de Tokio[3].

  1. Japan Guide
  2. Noto: en la japana lingvo rjokano estas uzata samtempe por la singularo kaj por la pluralo.
  3. Japan National Tourism Organization

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy